Japanio

Japanio kaj ĉio misteria kion ĝi reprezentas… la manga, ĝiaj multnombraj sanktejoj kaj templokj, bongustega manĝaĵo bazita de fiŝo kaj rizo (nenia pli bongusta rizo ol tiu de Sakata), granda respekto kaj omotenashi kulturo…

En 2019 mi restadis du monatojn kaj duonon en la lando de levanta suno, unu monato en Tokio por sekvi japanan kurson, kaj poste diversaj vojaĝoj.
Iĝi denove studento je la aĝo de 38 jaroj, ĉirkaŭita de junuloj en siaj dudekaj jaroj, kiuj lernas kaj memoras rapide, kiuj havas aliajn zorgojn ol trovi laboron kaj esti finance sendependaj … tio estis tre bela sperto, kun konkludo per publika parolado en la japana por danki la instruistojn pro ilia bonega instruado kaj instigo!

Mirindaj pejzaĝoj, ĉizitaj montoj videblaj de la supro de la ebeno, karesitaj de la vento kaj la fortoj de la naturo …

Kaj la maro tre forta elemento de la japana kulturo …

Etaj kaj tre praktikaj domoj. Ĝardenoj estas tre maloftaj en Japanio, pro ofta manko de spaco Mi gustumis la bongustajn klementinojn el Asaka, antaŭurbo de Tokio. La najbaro de mia gastiganta familio multe okupiĝas pri sia bela ĝardeno.