La ludo “2030 SDGs game” (Ludo pri 2030 Celoj por Daŭripova Evoluigo) estas sperto kiu ebligas kompreni kial Celoj por Daŭripova Evoluigo gravas kaj kia estas nia ebla impakto por konstrui mondon, kiu taŭgas kun niaj valoroj.
Tiu ĉi ludo disvolviĝis en 2016 en Japanio, lanĉiĝis en 2019 en Svislando kaj Francio, kun 600 atestigitaj facilitantoj el Japanio kaj 50 en la mondo.
Ekde pli ol 4 jaroj, ĝi havis grandan sukceson en Japanio. Tiu ĉi ludo fariĝis socia kaj potenca socia fenomeno, kiu ĝuas larĝan amaskomunikilan kovradon kaj atingas pli ol 150.000 partoprenantojn. Ludaj sesioj estas organizitaj en kompanioj, registaroj, lernejoj kaj diversaj komunumoj.
Celoj de la ludo & kiel ludi
Celoj de la ludo:
Tiu ludo estas sperto kiu ebligas kompreni kial celoj de daŭripova evoluigo gravas kaj kia estas nia ebla efiko konstrui mondon, kiu taŭgas kun niaj valoroj. Tiu plur-ludantoj ludo bazita sur kartoj simulas kiel povus aspekti la mondo en 2030. Partoprenantoj ricevas tempon kaj monon por realigi projektojn kaj labori al la realigo de siaj celoj.
Lud-priskribo:
Partoprenantoj ricevas tempon kaj monon por realigi projektojn kaj kontribui al la realigo de siaj celoj. La barometro de la mondo (ekonomio, medio, socio) evoluos konsekvente laŭ la realigo de tiuj projektoj.
Kian rezulton vi kreos per via lud-maniero? Ĉu vi kreos prosperan, justan kaj daŭripovan mondon?
Aŭ ĉu la mondo en 2030 estos eĉ pli malekvilibra ol hodiaŭ?
Dankon al Antoine Louisgrand pro sia grafika facilitatado.
Antaŭkondiĉoj kaj evoluo de la ludo
La ludo estas desegnita por esti ludata far 5 ĝis 50 ludantoj. Eblas ludi kun ĉirkaŭ 100 ludantoj; tiam kun pluraj paralelaj ‘mondoj’ funkciantaj samtempe.
La ludotempo daŭras proksimume 1 horon.
La rekomendata ludotempo estas 3 horoj. Ĝi inkluas prezenton de la celoj, klarigon de la reguloj, lud-tempon kaj komunan interparoladon kaj reflekton post la ludado.
Ĉi tiu ludo estas malferma al ĉiuj, eĉ se vi ne havas antaŭan konon pri la SDG-oj. Ĝin ludis grandaj internaciaj korporacioj, registaraj funkciuloj, studentoj, aktivuloj kaj aliuloj. Ju pli diversaj estas la homoj kiuj ludas, des pli tio reprezentas sociecon.
Pli da informoj pri la ludo en Japanio
Testimonoj de partoprenantoj pri la ludo
Kiel venigi la ludon al mia komunumo?
Ni ĉiam serĉas lokojn kaj gvidantojn kiuj estas interesantajn bonvenigi nin. Ĉi tiu ludo estas bonega rimedo kaj katalizilo por homoj, kiuj deziras inspiri, instigi kaj respondecigi sian komunumon aŭ organizon por ke ĝi aliĝu al la vizio de daŭripova mondo. …
Se vi volas organizi la ludon, bonvolu kontakti min per la suba formularo. …